Lushan-monto
situas apud Poyang-lago sude de urbo Jiujiang de Jiangxi-provinco
kaj estas unu el la famaj montoj de Chinio. La monto areas 300 kvadratajn
kilometrojn. La Granda Hanyang-monto en absoluta alto de 1474 metroj
estas la plej alta pinto de Lushan. La montpintoj de Lushan estas
belaj, la nubomaro mistera, akvofaloj grandiozaj kaj historiaj vidindajhoj
multaj.
La
chefaj vidindaj pejzaghoj estas Montpinto Kvin Avoj, Trinivela Akvofalo,
Hanpokou-belvedero, Lulin-lago, Granda Chiela Lago, Flora Pado,
Ruqin-lago, Brokata Valo, Fea Groto, Malgranda Chiela Lago, Donglin-templo,
Klasika Lernejo de Blankcerva Groto, Botanika Ghardeno de Lushan
kaj Muzeo de Lushan.
Urbeto
Guling kun 18 mil loghantoj estas turisma centro de la pitoreskejo
de Lushan-monto. La loko havas absolutan altecon de 1167 metroj.
Sudoriente de Lushan estas apika Montpinto Kvin Avoj, kiu similas
al kvin maljunuloj sidantaj unu apud alia en vico. Alia montpinto
Hanpo sidas kontrau Poyang-lago kaj sur Hanpokou-belvedero oni povas
vidi la tutan lagon punktitan de velshipoj. Krome la teraso estas
la plej tauga loko por rigardi sunlevighon. Oriente de Montpinto
Kvin Avoj estas Trinivela Akvofalo. Akvo unue falas sur grandan
rokon kaj poste fluas malsupren reflektante la buntan sunlumon.
La alto de la akvofalo estas 300 metroj. La Granda kaj Malgranda
Chielaj Lagoj de Lushan neniam sekighas. La Granda Chiela Lago estas
plej tauga loko por rigardi vesperan krepuskon kaj tie oni vidas
Yangzi-riveron maldikan kiel fadenon en malproksimo. La Malgranda
Chiela Lago estas belvidejo por rigardi pejzaghon de Poyang-lago.
La Botanika Ghardeno de Lushan situas en la Orienta Valo de Lushan,
en absoluta alteco de 1000-1300 metroj. La ghardeno estis fondita
en 1934 kaj areas 30 mil kvadratajn metrojn. En la ghardeno kreskas
pli 3400 specoj da vegetaloj kaj rezervighas pli ol 100 mil specimenoj
de diversaj vegetaloj.
En
1996 Lushan-monto estis rekonita de Unesko kiel kultura kaj natura
heredajho de la mondo.
|