En
Anhui-provinco estas multaj antikvaj vilaghoj, kiuj vekas atenton
pro siaj longa historio, bona konservigho kaj richa kulturo. Unu
el ili estas Xidi-vilagho en Yixian-gubernio. La vilagho situas
en la sudoriento de la gubernio kaj estis ekkonstruita en 1047.
Nun en la vilagho restas 3 familiaj kultejoj de la periodo de la
14-19-a jc., 1 arkado de Ming-dinastio (1368-1644) kaj 224 popolaj
domoj de Qing-dinastio (1644-1911).
Enirinte
en la vilaghon, oni tuj estas brakumita de antikva etoso. La antikvaj
domoj, kvietaj stratetoj, distingighaj privataj ghardenoj, impona
arkado¡ tuj portas vin kvazau en antikvan socion. La
vilagho sidas apud rivero kaj ne malproksime chenas montoj. La dispozicio
de la vilagho, la stratetoj pavimitaj per grizaj shtonaj platoj,
la domoj el lignaj charpentajhoj kun gravurajhoj el ligno, shtono
kaj briko¡ estas admirataj de specialistoj.
En
novembro de 2000 Xidi-vilagho de Anhui-provinco estis enskribita
de Unesko en la liston de Mondaj Kulturaj Heredajhoj.
|