Antikva
urbo Lijiang, alinomata Dayan, situas sur Lijiang-ebenajho de Yunnan-provinco.
Nashi-nacianoj konsistigas chefan parton de la loghantaro de la
urbo. La urbo estis establita en la Suda Song-dinastio (1127-1279)
kaj okupas 1.5 kvadratajn kilometrojn. La urbo frape impresas per
klara fontakvo trafluanta la urbon en tri vojoj. La akvo preterfluas
chiujn loghdomojn kaj la urbanoj havas la regulon: matene ili cherpas
akvon por trinki, tagmeze por lavi legomojn kaj vespere por lavi
vestojn.
La
stratoj en la urbo estas pavimitaj per multkoloraj shtonaj platoj.
Ili ne surhavas koton en pluvo nek polvon en seka sezono. En la
urbo estas multaj shtonaj pontoj kaj arkadoj el Ming- kaj Qing-dinastioj.
La urbo ne havas urbomuron. Tie oni povas vidi 55 freskojn faritajn
de pentristoj de Han-, Tibet- kaj Nashi-nacioj. La freskoj areas
139.22 kvadratajn metrojn kaj la plej granda el ili altas 2.07 metrojn
kaj larghas 4.48 metrojn. La freskoj temas chefe pri religio.
Dongba-kulturo
estas antikva tradicia kulturo de Nashi-nacio kaj enkorpighis en
Dongba-religio. Ghi enhavas shamanismon, medicinon, literaturon,
arton kaj metion. En 1997 Lijiang estis enskribita de Unesko en
la liston de Mondaj Kulturaj Heredajhoj.
|