Longmen-shtonkavernaro situas sude de Luoyang,
chefurbo de multaj dinastioj en la pasinteco kaj nun grava urbo
de Henan-provinco en la mezo de Chinio. Tie fluas Yishui-rivero
kaj ambauborde de la rivero kushas Xiangshan-monto kaj Longmen-monto.
Dum la 400 jaroj de la Norda Wei-dinastio (386-534) ghis la lasta
periodo de Tang-dinastio (618-907) oni faris sur tiuj montoj kavernojn
kaj skulptis en ili multajn budhostatuojn.
Fengxian-templo
estas la plej granda kaverno de Longmen. Ghi larghas kaj profundas
po 30 metrojn. En la templo estas senkompare bela majstrajho statuo
de budho Loshana. La statuo altas 17.14 metrojn kaj sole la kapo
altas 4 metrojn kaj la oreloj 1.9 metrojn. Lau budhisma sutro Lushana
signifas lumon tra la universo. Skulptante oni enkorpigis en la
statuo noblajn personecojn, richajn sentojn, vastan animon kaj belan
aspekton. La kavernaro kontinuas 1 kilometron, kaj 97000 budhostatuoj
estas entenataj en 1300 kavernoj. Krome tie estas 3600 shtonaj gravurajhoj
de notoj. En novembro de 2000 Longmen-shton-kavernaro estis metita
de Unesko en la liston de Mondaj Kulturaj Heredajhoj.
|