Imperiestraj Mauzolearoj de Ming- kaj
Qing-dinastioj

    Imperiestraj Mauzolearoj de Ming- kaj Qing-dinastioj inkluzivas la Mauzoleon Xianling de imperiestro Zhu Youyuan de Ming-dinastio en Hubei-provinco, kaj la Orientan Mauzolearon kaj la Okcidentan Mauzolearon de Qing-dinastio en Hebei-provinco.

Mauzoleo Xianling

    En Ming-dinastio oni konstruis 17 mauzoleojn de imperiestroj kaj preskau chiuj trovighas proksime de Pekino, sed nur Xianling en malproksima Zhongxiang de Hubei-provinco.

    La mortinto en la mauzoleo estis "imperiestro" Zhu Youyuan de Ming-dinastio. Sed fakte Zhu Youyuan neniam estis imperiestro. Li estis ekzilita princo Xingxian en Zhongxiang-gubernio. En 1521 la senfila imperiestro Wuzong mortis kaj lia unua filo Zhu Houcong heredis la tronon kaj titolis sin imperiestro Jiajing. Malobservante la regulojn, li arestis 134 korteganojn, kiuj oponis kontrau lia decido, kaj honore titolis sian forpasintan patro-princon imperiestro Zhengzong. En 1540 li ordonis plivastigi la tombon de la patro lau la skalo de mauzoleo de imperiestro de Ming-dinastio. Kiam lia patrino forpasis, li ordonis konstrui katakombon por shi. La valoro de Mauzoleo Xianling estas tio, ke ghi atestis la historian eventon.

    La mauzoleo sidas sur Songlin-monto 7.5 kilometrojn nordoriente de Zhongxiang. Alta rugha muro chirkauas la tombejon kaj 1300-metra dia vojo pavimita per shtonaj platoj kondukas al la kulta halo. Ambauflanke de la vojo estas po unu vico da shtonaj bestoj kaj korteganoj civilaj kaj militaj. Chirkau la muro de la supro de la tombo estas 99 blankmarmoraj gargojloj en formo de draka kapo.

La Orienta Mauzolearo

    La Orienta Mauzolearo de Qing-dinastio estas la plej granda kaj plej kompleta mauzolearo de imperiestroj Shunzhi, Kangxi, Qianlong, Xianfeng kaj Tongzhi kaj iliaj 14 edzinoj kaj 136 kromedzinoj.

    La Orienta Mauzolearo, 125 kilometrojn oriente de Pekino, dislokighas en areo kun longo de 125 kilometroj de sudo al nordo kaj largho de 20 kilometroj de oriento al okcidento, chirkauita de montoj. En Qing-dinastio tie oni konstruis 217 palacojn kaj arkadojn en 15 partoj. Chiu mauzoleo konsistas el chirkaumuro, portalo, chefa halo, flankaj haloj, kvadrata turo kaj tombo. Inter tiuj konstruajhoj la plej alta estas la kvadrata turo. En la turo staras memorshtono kun la nomo de la mortinto en la hana, manchura kaj mongola lingvoj. Post la turo estas tombo, en kiu oni fosis katakombon por cherko.

    La Orienta Mauzolearo havas tre delikatajn lignajn kaj shtonajn charpentajhojn. La mauzoleo de Shunzhi havas 18 parojn da shtonaj homoj kaj bestoj, kaj tiu de Qianlong estas la plej granda kaj plej impona.

La Okcidenta Mauzolearo

    La Okcidenta Mauzolearo, 120 kilometrojn sudokcidente de Pekino, okupas chirkau 100 kvadratajn kilometrojn kaj inkluzivas mauzoleojn de 4 imperiestroj, iliaj 3 edzinoj kaj 7 kromedzinoj, princinoj kaj dukoj.

    La Okcidenta Mauzolearo sidas sur 2.5-kilometra suda-norda akso. La konstruajhoj estas similaj al tiuj de la Orienta Mauzolearo. La plej frua kaj plej granda el la mauzoleoj estas tiu de imperiestro Yongzheng. Proksime de ghi estas tiuj de liaj edzino kaj tre amataj kromedzinoj.

    2 kilometrojn okcidente de la mauzoleo de Yongzheng estas tiu de imperiestro Jiaqing kaj lia edzino Xiaoshu. La planko en la chefa halo de la mauzoleo estis pavimita per buntaj granitaj platoj, kio estas unika por mauzoleoj de imperiestroj. 3 kilometrojn pli okcidente estas mauzoleo de imperiestro Daoguang kaj liaj du edzinoj. Ghi ne estas granda, sed ghia chefa halo estis konstruita el aroma ligno de nanmu-arbo kaj la gravurajhoj ne estis farbitaj. La kasono de la halo estis dekorita per multaj gravuritaj flugantaj drakoj en nubaro.