Qingcheng-monto
Qingcheng-monto
situas sude de Dujiangyan kaj distancas de Chengdu 66 kilometrojn.
La monto estas dense ombrata de prosperaj arbaroj kaj aspektas kiel
urbo, tial ghi ricevis la nomon (en la china lingvo Qingcheng signifas
verdan urbon). Ghi estas fama turisma loko kaj unu el la sanktejoj
de taoismo.
La
chefa templo sur la monto estas Tianshidong konstruita antau Tang-dinastio
(618-907). Tio estas granda grupo da konstruajhoj en majstra arkitekturo.
En la chefa halo estas bone konservataj statuoj de imperiestroj
faritaj en Tang-dinastio. La chefa pinto de la monto altas pli ol
1600 metrojn super la marnivelo kaj ombrata shtuparo kondukas al
la pitoreska montosupro.
Sur
la sensuna flanko de la monto estas multaj antikvaj temploj kaj
vilaghoj kun multaj historiaj restajhoj, enigmaj karstaj grotoj,
antikvaj tombaroj kaj postsignoj de la regho de la Granda Shu-regno.
En profundaj valoj de la monto estas multaj akvofaloj. Sur la rokmuroj
estas zigzagaj kornicaj vojoj.
En
novembro de 2000 Dujiangyan kaj Qingcheng-monto estis metitaj en
la liston de la Mondaj Kulturaj Heredajhoj.
Dujiangyan
Dujiangyan
estas granda akvoreguliga vorko sur Minjiang-rivero56 kilometrojn
for de Chengdu, chefurbo de Sichuan-provinco. Ghi estis konstruita
227 jarojn a.K. Ech nun ghi ludas gravan rolon en akvoadministrado
irigaciante 670 mil hektarojn da kampoj.
La
akvoreguliga konstruajho konsistas el tri partoj: akvodivida digo
Fisha Busho, akvokonduka vorko Baopingkou kaj Feishayan-kanalo por
dreni superakvon. La pejzagho che Baopingkou estas tre bela kaj
estas kalkulata unu el la 10 pitoreskejoj de la loko.
|