La
Chiela Altaro situas en la sudo de Pekino, konstruita en la sama
tempo de tiu de la Imperiestra Palaco. La altaro areas 2.7 milionojn
da kvadrataj metroj. Tie imperiestroj kultis la chielon kaj teron
kaj petis benon por richa rikolto. La altaro havas duoblan chirkaumuron.
Ghi estas la plej granda templa altaro de Chinio. Ghiaj dispozicio,
arkitekturo kaj dekorado okupas gravan lokon en la arkitektura historio
de Chinio. Ghi konsistas el la interna kaj ekstera partoj. Ghiaj
chefaj konstruajhoj situas en la interna parto. En la sudo de la
interna parto estas Ronda Altaro kaj Halo de Regha Chielvolbo, kaj
en ghia nordo estas Halo de Pregho por Rich Rikolto kaj Regha Halo.
Ilin interligas Dia Vojo en alto de 2.5 metroj, largho de 28 metroj
kaj longo de 360 metroj. Che la Okcidenta Pordo interne de la korto
estas Fasta Palaco, kie imperiestroj sin banis kaj fastis tri tagojn
antau la kulta ceremonio.
La
Halo de Pregho por Richa Rikolto estas la chefa konstruajho en la
Chiela Altaro, kie imperiestroj kultis la chielon kaj petis benon
por richa rikolto. La halo altas 38 metrojn kaj diametras 32 metrojn.
Ghi havas konusan tegmenton el bluaj glazuritaj tegoloj kun tri
aleroj. 28 dikegaj kolonoj subportas la tutan halon. 4 chefaj kolonoj
en la mezo de la halo altas chiu 19.2 metrojn kaj brakumeblaj chiu
por 2.5 homoj. En la mezo de la planko estas ronda marmora plato
kun vejnoj similaj al drako kaj fenikso. La kasono estas ornamita
per 9 drakoj. La tuta halo ore brilas per granda imponeco. La halo
sidas sur trishtupa bazamento el blanka marmoro en alto de 6 metroj.
En
1998 la Chiela Altaro estis metita de Unesko en la liston de Mondaj
Kulturaj Heredajhoj.
|