Wuyi-montaro
situas 15 kilometrojn sudokcidente de la urbo Wuyi de Fujian-provinco.
La montaro areas 50 kvadratajn kilometrojn kaj altas 750 metrojn
super la marnivelo. En la montaro estas smeralda 9-kurba Rivero,
36 charmaj montpintoj, 99 interesaj rokoj, ruino de kastelo de Han-dinastio
(206 a.K.-220 p.K.), ruino de bakforno de porcelanajhoj de Song-dinastio
(960-1279)...
Wuyi-montaro
karakterizighas per gruzeta stratumo. Sur la montpintoj en diversaj
interesaj formoj kreskas prosperaj bambuaroj, kaj la rokmuroj estas
tiel apikaj, kvazau hakitaj. Kutime la montoj estas grandaj che
la bazo kaj malgrandaj che la supro, sed tie la montoj estas malgrandaj
che la bazo kaj grandaj che la supro. La famaj el la 36 montpintoj
estas Dawang, Yunü kaj Tianyou. Dawang staras che la malsupra parto
de la 9-kurba Rivero, tute vertikala, kiel tranchita. Ghi staras
kiel kolono subtenanta la chielon. Sur la supro de Dawang kreskas
altaj maljunaj arboj. Tie oni povas havi belegan panoramon. Yunü
staras apud la rivero kaj aspektas kiel svelta junulino. Tianyou
estas la unua pitoreskejo de Wuyi-montaro. Tie oni povas plene ghui
la pejzaghon de la 9-kurba Rivero kun longo de 7.5 kilometroj.
Wuyi-montaro
situas en la mez-azia tropika zono kaj estas chirkauita de montoj
en la oriento, okcidento kaj nordo. La urbo Wuyi altas 210 metrojn
super la marnivelo. La stratumoj havas klaran dividlinion kaj lokighas
kiel shtuparo. Ghia nordokcidento estas pli alta ol la sudoriento
kaj la plej granda alteco estas 2159 metroj super la marnivelo.
La plej malalta loko en la montaro estas urbeto Xingtian, kie la
absoluta alteco estas 165 metroj. En Wuyi-montaro oni instalis rezervejon.
Lau statistiko en la rezervejo kreskas pli ol 3000 specoj da vegetaloj,
kaj ghi ankau estas "subtropika zoo".
|