Antikva urbo Pingyao establita antau pli
ol 2000 jaroj situas en Shanxi-provinco.
La
urbo havas grandan skalon kaj imponan aspekton. Ghia chirkaumuro
en longo de 6.4 kilometroj estas la plej frua kaj plej granda urbomuro
de gubernia nivelo. La ekzistanta muro estis formita en Ming-dinastio
(1368-1644). La urbo estas kvadrata, kaj la muro altas 12 metrojn
kaj larghas 5 metrojn che la supro. La muro estis konstruita el
ramita tero kun brika krusto. La supro de la muro estas pavimita
per brikoj por dreni pluvakvon.La muron ekstere chirkauas fosajho
en profundo kaj largho de 4 metroj. La muro havas po du pordojn
en la orienta kaj okcidenta flankoj kaj po unu en la suda kaj norda
flankoj. Chiuj pordoj elstaras kaj havas du parojn da klapegoj.
Chiuj pordoj havas sur si altan turon kaj po unu 7 metrojn altan
gardoturon che la kvar anguloj. Sur la muro staras 72 gvatturoj
kaj estas konstruitaj de 3000 kreneloj. Oni kredas, ke la cifero
72 signifas 72 eminentajn dischiplojn de Konfuceo kaj 3000 signifas
3000 liajn instruitojn. La muro kaj turoj estis 25-foje riparitaj
en Ming- kaj Qing-dinastioj (1368-1911). La stratoj, la antikvaj
oficejoj, la butikoj, la popolaj domoj... chiuj konservas
la originan aspekton.
En
1997 Pingyao estis metita de Unesko en la liston de Mondaj Kulturaj
Heredajhoj.
|