Suzhou
situas en la sudo de la delto de Yangzi-rivero. Ghi najbaras al
Taihu-lago en okcidento kaj al Shanhajo en oriento. La Granda Kanalo
kaj Suzhou-rivero krucighas en ghi, kie estas densa reto da riveroj
kun multaj arkpontoj.
Suzhou
estas fama antikva kultura urbo establita antau 2500 jaroj. Tie
produktighas belformaj shtonoj, kiujn oni nomas Taihu-shtonoj, kaj
mandarenoj kaj richuloj shatis havi tie privatan ghardenon. Antau
cent jaroj tie nombrighis pli ol 200 ghardenoj, kies plejparto estis
privataj ghardenoj. La plej famaj el la ghardenoj estas Canglangting,
Shizilin, Zhuozhengyuan kaj Liuyuan, kiuj prezentis la arkitekturajn
stilojn respektive de Song-, Yuan-, Ming- kaj Qing-dinastioj.
Canglangting
en la sudo de la urbo estas la plej malnova ghardeno de Suzhou,
konstruita de poeto Su Zimei de Song-dinastio. La ghardeno ghuas
famon pro sia rokajho kun belvedero sur la supro. En la sudo de
la ghardeno estas Mingdao-salono, sur kies muro pendas astronomia
mapo, mapo de Song-dinastio kaj mapo de Suzhou. Sur la muroj en
la Kultejo de 500 Eminentuloj estas gravuritaj portretoj de 500
eminentuloj en la historio de la urbo.
Shizilin
estas tipa ghardeno de Yuan-dinastio. En la ghardeno estas rokajho
el Taihu-shtonoj, simila al grupo da leonoj.
|