Emei-monto
Emei-monto
situas 7 kilometrojn sudokcidente de la urbo Emei de Sichuan-provinco.
Ghi estas unu el la kvar famaj budhismaj montoj. La chefa montpinto
Wanfoding altas 3099 metrojn super la marnivelo kaj ghuas renomon
pro sia beleco.
Frue
en la Orienta Han-dinastio (25-220) oni jam konstruis templojn sur
la monto. Post kiam budhismo enkondukighis en Chinion en Jin-dinastio
(265-420), oni senchese konstruis templojn sur la monto en Jin-,
Tang-, Ming- kaj Qing-dinastioj. En la plej prospera periodo oni
nombris 150 templojn sur la monto. Klimato che la monto estas tre
diferenca lau alteco. Che la malalta parto de la monto estas subtropika
klimato, che la mezo - mezvarma klimato, kaj che la alta parto de
montaro - subfrida klimato. La diferenco de la temperaturoj de la
montosupro kaj montpiedo estas 15 gradoj de Celsiuso. La flauro
lokighas vertikale. Tie kreskas pli ol 3000 specoj da vegetaloj
kaj 2000 specoj da animaloj. Pro tio Emei-monto estas nomata natura
muzeo.
Montpinto
Jinding de Emei altas 3065 metrojn super la marnivelo. Tie oni povas
apreci 4 miraklajn pejzaghojn: sunlevigho, nubomaro, budha nimbo
kaj sankta lanterno. La plej bela estas budha nimbo. Chirkau la
3-a posttagmeze, sunlumo difraktas en vaporo kaj formas la belan
vidajhon de budha nimbo.
Giganga
Budhostatuo de Leshan-monto
La
Giganta Budhostatuo situas sur la orienta bordo de Minjiang-rivero
trafluanta la urbon Leshan de Sichuan-provinco. Tie kunfluas la
riveroj Minjiang, Qingyi kaj Dadu. La budhostatuo tenas sidan pozon.
Ghi altas 70.7 metrojn kaj la shultroj larghas 24 metrojn. La budhostatuo
estas majstre skulptita je racia skalo de la korpopartoj. Sur la
statuo estas drena sistemo por protekti ghin kontrau korodo de akvo
kaj vento.
Skulptado
de la budhostatuo komencighis en la 713-a jaro kaj finighis en la
803-a jaro. Kiam la skulptado estis plenumita, oni konstruis por
la budhostatuo grandan 7-etaghan turon kun 13 aleroj en alto de
60 metroj. Bedaurinde la turo jam ne ekzistas nun. Sur la rokmuro
maldekstre de la budhostatuo estas 9-zigzaga kornica vojo servanta
al vizitantoj.
En
1996 Emei-monto kaj la Giganta Budhostatuo de Leshan estis metitaj
de Unesko en la liston de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredajhoj.
|