Alia
nomo de Wudang-monto estas Taihe-monto. Ghi situas en la urbo Danjiangkou
en la nordokcidenta parto de Hubei-provinco. Ghi estas fama taoisma
monto de Chinio kaj fonto de Wudang-gongfuo. Ghi kovras 400 kvadratajn
kilometrojn kaj ghia chefa pinto Tianzhu (Chiela Kolono) altas 1612
metrojn super la marnivelo, pro kio la pinto estas honorata kiel
"Chiela Kolono". Sur la monto estas miloj da historiaj
restajhoj el Yuan- kaj Ming-dinastioj kaj grandiozaj taoismaj konstruajhoj
en racia dispozicio.
Zixiao-templo
estas unu el la kompare bone konservitaj antikvaj konstruajhoj,
konstruita en 1413. La domoj de la templo estis konstruitaj sur
montodeklivo unu super alia. La chefa konstruajho Zixiao-halo en
la templo sidas sur 3-etagha bazamento kaj la fasado havas 5 spanojn.
La tegmento estas tegita per verde glazuritaj tegoloj kaj la muro
estas rughe farbita.
Ora Halo sidas sur la supro de montpinto Tianzhu. Ghi estis konstruita
en la 1416-a jaro. Ghi estas bazita sur granita fundamento kaj la
tegoloj, chevronoj, traboj kaj pordoj estas kupraj, en totala pezo
de 80 tunoj. Sur la tegmentaj eghoj staras statuoj de feoj kaj diversaj
bestoj. 12 rondaj kolonoj subportas la tegmenton. La Ora Halo markas
superan artan nivelon kaj majstran teknologion de gisado, muntado
kaj orumado en la antikva Chinio. Ghi estas la plej distingigha
kaj plej tipa taoisma konstruajho. Meze de la monto estas miniatura
urbo Zijin. La urbo perimetras 1.5 kilometrojn kaj estas masonita
el shtonaj blokoj chiu kun pezo de 500 kilogramoj. En la kvar flankoj
de la muro estas po unu pordo delikate gravurita. Tie oni povas
vidi kontinuon da smeraldaj montoj kaj templojn racie dislokitajn.
La loko estas tre bona por rigardi sunlevighon kaj vesperan nubomaron.
En
1994 la Antikva Konstruajharo de Wudang-monto estis metita de Unesko
en la liston de Mondaj Kulturaj Heredajhoj.
|