La Sepa Plena Sesio de la Dekkvina Centra
Komitato de KPCh okazis en Pekino

La Sepa Plena Sesio de la Dekkvina Centra Komitato de la Komunista Partio de Chinio (KPCh) okazis inter la 3-a kaj 5-a de novembro, 2002, Pekino.

La sesio estis prezidata de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPCh. Jiang Zemin, ghia ghenerala sekretario, faris gravan paroladon.

La sesio decidis, ke la Deksesa Tutlanda Kongreso de KPCh inaugurighos la 8-an de novembro, 2002 en Pekino.

La sesio diskutis kaj aprobis la raporton de la Dekkvina Centra Komitato de KPCh al la Deksesa Tutlanda Kongreso de la partio, diskutis kaj aprobis la "Statuto de la Komunista Partio de Chinio (reviziita)". La sesio decidis prezenti tiujn du dokumentojn al la Deksesa Tutlanda Kongreso de la partio por ekzameni.

Komuniko de la Sepa Plena Sesio de la 15-a Centra Komitato de KPCh

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!