Nova gvidantaro de KPCh intervidighis kun jhurnalistoj

Antautagmeze de la 15-a de novembro, la Unua Plena Sesio de la 16-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Chinio elektis novan Konstantan Komitaton de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPCh. Ghi konsistas el 9 membroj. Ili estas Hu Jintao, Wu Bangguo, Wen Jiabao, Jia Qinglin, Zeng Qinghong, Huang Ju, Wu Guanzheng, Li Changchun kaj Luo Gan. Hu Jintao estas ghenerala sekretario. Post la Unua Plena Sesio de la 16-a Centra Komitato de KPCh ili intervidighis kun chinaj kaj alilandaj jhurnalistoj. En sia parolo Hu Jintao diris, ke la gvidantaro de la nova Centra Komitato senshancelighe praktikos la gravan penson de la "tri reprezentoj", kaj la Komunista Partio de Chinio kaj la china popolo firme unuighos, plenenergie faros konstruadon por ekonomia disvolvigho kaj daure antauenpushos la reformadon, pordmalfermon kaj modernigan konstruadon.

Kiamaniere naskighas la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPCh?

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!