La 28-an de aŭgusto la Politika
Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio
(KPĈ) kunvenis en Pekino, kaj ĝin prezidis Hu Jintao, ĝenerala
sekretario de la Centra Komitato de KPĈ. En la kunveno oni
interkonsiliĝis pri preparado de la Sepa Plena Sesio de la
16-a Centra Komitato de KPĈ kaj la 17-a Tutlanda Kongreso
de KPĈ, kaj ekzamenis la projekton de laborraporto al la 17-a
Tutlanda Kongreso de KPĈ ellaboritan de la Disciplin-kontrola
Komisiono de la Centra Komitato de KPĈ.
La kunveno decidis, ke
la Sepa Plena Sesio de la 16-a Centra Komitato de KPĈ okazu
en Pekino la 9-an de oktobro 2007. La Politika Buroo de la
Centra Komitato de KPĈ proponos al la Sepa Plena Sesio de
la 16-a Centra Komitato de KPĈ, ke la 17-a Tutlanda Kongreso
de KPĈ inaŭguriĝu en Pekino la 15-an de oktobro 2007.
La kunveno konigis, ke
glate iras la prepara laboro de la kongreso.
Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon! |