 La
17-an de oktobro okazis en la Popola Halo en Pekino la 2-a
kunveno de la prezidantaro de la 17-a Tutlanda Kongreso de
la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kaj kamarado Hu Jintao
prezidis la kunvenon.
Zeng Qinghong, ĝenerala
sekretario de la kongreso, faris klarigon pri la proponaj
listoj de kandidatoj por membroj kaj alternaj membroj de la
17-a Centra Komitato de KPĈ kaj por kandidatoj de membroj
de la Disciplino-Ekzamena Komisiono de la Centra Komitato
de KPĈ.
La kunveno pasigis la rezolucion
(projekto) pri la raporto de la 16-a Centra Komitato de KPĈ,
rezolucion (projekto) pri la laborraporto de la Disciplino-Ekzamena
Komisiono de la Centra Komitato de KPĈ kaj rezolucion (projekto)
pri la Statuto (Amendita) de KPĈ, kaj decidis prezenti la
3 rezolucio-projektojn al diversaj delegacioj por diskuto.
La kunveno pasigis la proponan
liston de kandidatoj de membroj kaj alternaj membroj de la
17-a Centra Komitato de KPĈ kaj tiun de kandidatoj de membroj
de la Disciplino-Ekzamena Komisiono de la Centra Komitato
de KPĈ, kaj decidis prezenti la listojn al diversaj delegacioj
por diskuto.
Krome, la kunveno pasigis
ankaŭ la metodon de elektado de la 17-a kongreso diskutitan
de ĉiuj delegacioj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|