En
la gazetara konferenco okazigita de la Informa Centro de la
17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ la 18-an de oktobro, Zhu Zhixin,
vicestro de la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado
de Ĉinio, diris, ke la ĉina ekonomio ne tro varmiĝis ĉiuflanke.
Li informis, ke nun ne
ŝanĝiĝis la rilatoj de fundamenta ekvilibro de ĝeneralaj liverado
kaj bezonado de Ĉinio, ne aperis ĉiuflanka, kontinua kaj grandmezura
altiĝo de prezaro kaŭzita de troa supero de ĝenerala bezonado
al ĝenerala liverado. Samtempe subtenaj kondiĉoj de ekonomia
kresko evidente pliboniĝas, ne aperis ĉiuflanka streĉiteco
en ĝenerala stato de materialaj kondiĉoj de karbo, elektroenergio,
petrolo kaj transportado.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|