Fermiĝis la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ

La 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) fermiĝis antaŭtagmeze de la 21-a de oktobro en la Popola Halo de Pekino.

La fermo komenciĝis je la 9-a matene, kaj ĝin prezidis Hu Jintao.

La kongreso elektis 204 membrojn kaj 167 kandidatajn membrojn, kiuj konsistigas la 17-an Centran Komitaton de KPĈ, kaj 127 membrojn de la nova Disciplino-Ekzamena Komitato sub la Centra Komitato de KPĈ.

La kongreso pasigis la rezolucion de la 16-a Centra Komitato de KPĈ, la raporton faritan de Hu Jintao nome de la 16-a Centra Komitato de KPĈ, la rezolucion pri la laborraporto de la Disciplino-Ekzamena Komitato sub la Centra Komitato de KPĈ kaj la rezolucion pri la Statuto de KPĈ (reviziita), kiu validiĝis samtage post aprobo.

 


Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

 

Raportoj