 La
raporto de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ montris, ke popola
demokratio estas vivo de socialismo. Ĉinio persistos en la
vojo de socialisma politika disvolviĝo kun sia propra trajto,
en gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, mastreco de la
popolo kaj laŭleĝa regado de la ŝtato, persistos en kaj perfektigos
la sistemon de la popola kongreso, tiun de la multpartia kunlaboro
gvidata de KPĈ kaj de la politika interkonsiliĝo, de la nacimalplimulta
regiona aŭtonomeco kaj aŭtonomeco de bazaj popolamasoj, kaj
senĉese antaŭenpuŝos memperfektiĝon kaj disvolviĝon de la
socialisma politika sistemo.
De post la komenco de reformado
kaj malfermo en 1978, plivigliĝis la socialisma demokratia
politiko de Ĉinio.
Parolante pri progreso
de Ĉinio en la demokratia politiko, reprezentantoj de la 17-a
Tutlanda Kongreso de KPĈ diris, ke tiuj atingoj markas altiĝon
de la rega kapablo de KPĈ, kaj tiuj progresoj ĝuigas al 1.3
miliardoj da ĉinoj pli riĉan frukton de la politika civilizacio.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|