La 15-an de oktobro Hu
Jintao, reprezentante la 16-an Centran Komitaton de KPĈ, raportis
en la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, ke en 2020 kvarobliĝos
la pokapa totala enlanda produktovaloro kompare kun tiu en
2000. KPĈ unuafoje uzis la diron en sia kongreso.
La ĉefa celo, difinita
en la raporto de la 16-a Tutlanda Kongreso de KPĈ antaŭ kvin
jaroj, estis, ke la totala enlanda produktovaloro kvarobliĝu
kompare kun tiu en 2000, sen la vorto "pokapa".
Oni rimarkis, ke ĉi-foje
la celo substrekas koncepton pri pokapeco. Zhuang Jian, supera
ekonomikisto el ĉina agentejo de la Azia Disvolva Banko, analizis,
ke Ĉinio posedas grandan populacion. La totala ekonomia kvanto
povas montri nacian forton de Ĉinio, tamen la pokapa totala
enlanda produktovaloro pli bone montras ekonomian frukton
dividitan de loĝantoj. Kreskas nacia forto, dume altiĝas la
kresko de la pokapa totala enlanda produktovaloro kaj la disvolva
nivelo kaj riĉeco. Tio signifas hom-orientiĝon.
Fakuloj konsideris, ke
uzo de la vorto "pokapa" manifestas, ke ĉinaj politiko-decidantoj
pli atentas sociajn faktorojn krom ekonomiaj, ekzemple loĝantara
kreskado.
Laŭ datenoj, la pokapa
totala enlanda produktovaloro en 2000 estis 7078 juanoj, egalantaj
856 usonajn dolarojn siatempe. Se realiĝos kvarobliĝo en 2020,
la pokapa totala enlanda produktovaloro atingos 3500 usonajn
dolarojn.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|