La 18-an de oktobro, estis
kelkaj intervjuoj en la informo-centro de la 17-a Tutlanda
Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).
Posttagmeze okazis la tria
gazetara konferenco de la kongreso, kiun ĉeestis pli ol 230
en- kaj eksterlandaj raportistoj. Zhu Zhixin, vicestro de
la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado de Ĉinio, konigis
la situacion de ĉinaj ekonomia kaj socia disvolvoj.
Vespere estis la kolektiva
intervjuo pri "popola vivo kaj socia harmonio" kaj
ĝin ĉeestis ĉ. 200 en- kaj eksterlandaj raportistoj. Ministroj
de edukado, laboro kaj socia garantio kaj civilaj aferoj,
kaj vicministroj de sano kaj konstruado respondis la demandojn
pri solvo de la malfacilo de malriĉaj lernantoj en vizito
de lernejo, reformado de kuraca sistemo, socia garantio de
kamparano-laboruloj en urboj, konstruado de tutlanda sistemo
de garantio de minimuma vivnivelo de loĝantoj kaj rego de
altiĝo de prezo de domo ktp.
Samtage, ankaŭ prezidanto
de la Tibeta Aŭtonoma Regiono Qiangba Puncog kaj estro de
Hunan-provinco Zhou Qiang akceptis intervjuon de raportistoj.
Kelkaj vehikloj diris,
ke la informoj estas tre riĉaj kaj ili sentas nesufiĉon de
raportistoj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|