
La
18-an de oktobro Jiang Bingkun, vicprezidanto de Kuomintango,
diris en la inaŭguro de ripoza farmejo investita de Taiwan,
en Suzhou de Jiangsu-provinco, ke "la 17-a Tutlanda Kongreso
de KPĈ enskribis en sian programan raporton 'protekti justajn
rajtojn kaj interesojn de Taiwan-anoj', esprimante ke la ĉeftero
de Ĉinio plene zorgas pri Taiwan-anoj kaj deziras pacon por
la ĉeftero kaj Taiwan".
Jiang opiniis, ke la interesoj
de la Taiwan-aj komercistoj strikte ligiĝas kun disvolvado
de la ĉeftero. Li diris, ke "investo al la ĉeftero antaŭenpuŝas
ne nur disvolviĝon de la ekonomio de ambaŭ bordoj, sed ankaŭ
pacon de ambaŭ bordoj".
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|