Servo al alilandaj raportistoj de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ

Vespere de la 15-a de oktobro, en la informo-centro de la 17-a Kongreso de KPĈ, Yin Tongyao, reprezentanto de la 17-a kongreso, sekretario de la kompartio de la Aǔtofabrika Limigita Korporacio Chery kaj prezidanto de ĝia direktoraro, estis intervjuata de raportistoj de Kyodo News, Yomiuri-Shinbun kaj aliaj japanaj komunikiloj. Oni diris, ke tie samtempe estis 12 intervjuoj de alilandaj raportistoj kun reprezentantoj de la kongreso.

La informo-centro diris, ke 1135 raportistoj de 310 komunikiloj el 55 landoj sin anoncis por viziti la kongreson. Tio multe superis la nombron de la raportistoj de la 16-a kongreso de KPĈ. Oni diris, ke ĉi-foje la centro laǔeble aranĝas intervjuadon laŭ la peto de raportistoj.

En la unua tago de la kongreso, proksimume 700 alilandaj ĵurnalistoj raportis la inaǔguron de la 17-a kongreso de KPĈ kaj post tio centoj da raportistoj partoprenis en malfermaj kunvenoj de la kongresanoj por diskuti pri la raporto de la ĝenerala sekretario Hu Jintao.

La servejo por radiobrodkasto kaj televizio en la informo-centro havas 10 kompletojn da radiobrodkastaj kaj televiziaj aparatoj por kolekti la informojn. Sole dum la inaǔguro de la kongreso 9 alilandaj televidaj stacioj faris senpagan kolektadon de la informoj, inkl. de CNN, Associated Press kaj Reuters.

Tie oni povis senpage ĝui servon pri larĝabenda retumado, ricevi ĝisdatajn novaĵ-fotojn kaj eldonaĵojn pri Ĉinio en diversaj lingvoj.

Estis tre bonvena la informa servo per poŝ-telefona mesaĝo. Per aropa poŝ-telefona elsendado la centro informis alilandajn raportistojn pri aranĝo en la sekvanta tago kaj urĝaj mesaĝoj en la ĉina kaj angla lingvoj.

La kongreso establis ankaǔ retejon de la informo-centro, la unuan en la historio de la kongresoj de la partio. Tie oni povis trovi diversajn materialojn pri la historio de la partio, programo de la kongresoj kaj artikolojn publikigitajn de diversaj komunikiloj k.a.

"Pere de la fenestro de la kongreso, la mondo povas pli bone koni la Komunistan Partion de Ĉinio kaj la de ĝi gvidatan Ĉinion. La komunikado estas duflanka kaj utila al ili ambaǔ," diris Zhang Xinshi, kongresano el Jiangsu-provinco. "Mi opinias, ke ankaǔ la animstato pri la pordmalfermo kaj kapablo de komunikado kun eksterlandanoj spegulas la regkapablon de la partio."


Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

 

Raportoj