La 2-an de aŭgusto estis
publikigita la nomaro de la reprezentantoj de la 17-a Tutlanda
Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Pli ol 70
milionoj da KPĈ-membroj elektis 2217 reprezentantojn laŭ la
serioza proceduro.
Jen la proceduro de elektado:
La bazaj organizoj de la
partio kaj ĝiaj membroj rekomendis kandidatojn, kaj la filioj
de la partiaj organizoj prezentis la kandidatojn kaj raportis
ilin al la bazaj komitatoj (urbetaj komitatoj de KPĈ); poste
la bazaj komitatoj diskutis kaj rekomendis la kandidatojn,
kaj aŭskultis opiniojn de la filioj kaj de ĝiaj membroj; poste
oni raportis ilin al la gubernia komitato de la partio. La
membroj de la gubernia komitato de la partio diskutis kaj
rekomendis la kandidatojn, poste oni aŭskultis opiniojn de
bazaj komitatoj kaj raportis ilin al urba komitato de KPĈ;
la urba komitato diskutis pri ili kaj aŭskultis opiniojn de
la guberniaj komitatoj, kaj poste raportis ilin al provinca
komitato de KPĈ. Fine oni konfirmis kanditatojn laŭ la opinioj
de plejparto de KPĈ-membroj kaj plejparto de la organizoj
de la partio.
La elektado de reprezentantoj
de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ komencis en oktobro de
2006 kaj finiĝis en junio de 2007.
De aprilo ĝis junio de
la kuranta jaro 38 elektaj unuoj de la tuta lando okazigis
lokajn kongresojn de KPĈ aŭ kunvenon de reprezentantoj de
la lokaj partioj, kaj elektis la reprezentantojn de la 17-a
Tutlanda Kongreso de KPĈ el la kanditatoj.
Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon! |