Intervjuate de raportistoj,
Wang Guangtao, reprezentanto de la 17-a Tutlanda Kongreso
de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ministro de konstruado,
diris la 18-an de oktobro, ke la raporto de la kongreso prenis
tion, ke "ĉiuj homoj havu sian loĝejon", same grava
celo de la socia konstruado por plibonigi la popolan vivon,
kiel "ĉiuj lernantoj estu edukitaj", "ĉiuj
laboruloj estu salajrataj", "ĉiuj malsanuloj estu
kuracataj" kaj "ĉiuj maljunuloj estu vivtenataj."
La kompartio kaj la registaro postulas rapide solvi la problemon
de loĝejo de malriĉaj popolanoj, do la Ministerio de Konstruado
de Ĉinio, la lokaj registaroj kaj koncernaj departementoj
estas klopodantaj por akceli realigon de tiu ĉi celo.
Kvankam oni plej multe
diskutas pri la problemo de loĝajo, sed la kondiĉoj de loĝado
de la ĉinoj evidente pliboniĝis post reformado pri homa loĝado.
"La fruktoj akiritaj dum la reformado de homa loĝado
dependas de serio da politikoj de la ŝtato." Diris Wang
Guangtao.
Laŭ statistiko de la ministerio
de konstruado, de 1993 ĝis nun, la pokapa areo de loĝejo grandiĝis
de 17.8 kvadrataj metroj al 28 kvadrataj metroj.
KPĈ kaj la registaro multe
klopodis por solvi la problemon de loĝado de malriĉaj popolanoj.
"Oni unue perfektigis la sistemon de ĉipe luebla apartamento,
tio signifas solvi iom post iom la problemon pere de reformado
de sistemo," Wang diris.
Laŭ lia diro, per la sistemo
de ĉipe luebla apartamento, oni unue solvos la problemon por
la popolanoj kun la plej malgranda enspezo, porste por tiuj
kun malgranda enspezo, sekve oni devas alpreni rimedojn por
ke divers-nivelaj registaroj, precipe la registaroj de la
urboj kaj gubernioj. La ĉina registaro prezentos subtenon
kaj garantion por la sistemo de ĉipe luebla apartamento.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|