Lastatempe la eksterlandaj
vehikloj alte zorgis pri la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista
Partio de Ĉinio (KPĈ).
La unua informo en la unua
paĝo de la japana ĵurnalo Yomiuri en sia vespera ĵurnalo estas
la inaŭguro de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. Asahi
Shimbun konigis la raporton faritan de Hu Jintao, ĝenerala
sekretario de KPĈ, en la ĉefa paĝo kaj la 2-a paĝo de sia
vespera ĵurnalo. Mainichi Shimbun montras, ke la 17-a Tutlanda
Kongreso de KPĈ estas tre grava konferenco kaj decidos la
vojon de Ĉinio en la komenco de la 21-a jarcento. La retejo
de Kyodo Tsushinsha publikigis tri artikolojn de analizo pri
la raporto de Hu Jintao.
La retejo de la Federa
Frumatena Ĵurnalo de Singapuro publikigis 11 novaĵojn en sia
programo "promptaj novaĵoj" por tutflanke konigi
la raporton faritan de Hu Jintao en la inaŭguro de la 17-a
Tutlanda Kongreso de KPĈ.
La reto de ĵurnalo Sin
Chew de Malajzio raportis, ke KPĈ plej sincere kaj ĉiamaniere
klopodos por efektivigi la pacan reunuiĝon de ambaŭ bordoj
de Taiwan-Markolo.
La Monda Novaĵo de Filipinoj
esperas, ke KPĈ desegnos belan planon por Ĉinio kaj donos
pli bonan perspektivon de Ĉinio al la eksterlandaj ĉinoj.
La 16-an de oktobro la
Suda-Germana Ĵurnalo de Germanio diris en sia 2-a paĝo, ke
la nuna ĉina ekonomio estas pli bona ol tiu en iu ajn periodo.
La Brita Brodkasta Kompanio
raportis pli profunde. La Gardisto de Britio raportis la kongreson
en sia retejo kaj elstarigis la enhavon pri demokratio kaj
konstruado de la nacia defendo. La raporto diras, ke la ĉina
ekonomio rapide kreskas kaj altiĝas ĝia influo al la mondo
dum la pasintaj 5 jaroj, kiam Hu Jintao funkciis kiel ĝenerala
sekretario de la kompartio.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|