En la procezo de ĉiuflanka
konstruado de bonhava socio, la Komunista Partio de Ĉinio
(KPĈ) unuafoje elmetis konstruadon de "ekologia civilizacio"
kaj enskribis tiun koncepton en la politikan raporton faritan
al ĝia tutlanda kongreso.
La 15-an de oktobro, en
la raporto al la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, ĝia ĝenerala
sekretario Hu Jintao elmetis novajn postulojn por realigi
la celon de ĉiuflanka konstruado de bonhava socio. Inter ili
estas "konstrui ekologian civilizacion, fundamente formi
industrian strukturon, kreskigan manieron kaj konsuman manieron
de fuelo-resursoŝparo kaj medi-protekto, formi cirkulan ekonomion
en kompare granda skalo, uzi pli multajn novigeblajn resursojn,
regi ellason de ĉefaj poluaĵoj, evidente plibonigi la ekomedion
kaj vaste starigi la koncepton de ekologia civilizacio en
la socio."
Tiu ĉi enhavo favoras la
solvon de problemoj de media poluado kaj ekologia detruado
dum la nova periodo de ĉina disvolvo.
Filozofia profesoro Han
Qingxiang de iu universitato opinias, ke koncepto de ekologia
civilizacio menciita en la raporto de la 17-a Tutlanda Kongreso
de KPĈ kritikis kaj retrospektis la koston de media poluado
en traktado de la rilatoj inter la homoj kaj naturo, kaj emfazis
starigi harmoniajn interrilatojn inter la homoj kaj naturo.
Pan Yue, vicestro de la
Ŝtata Medioprotekta Administracio de Ĉinio, diris: "Tio
sufiĉe montras la gravan signifon de ekologia civilizacio
en disvolvo de la ĉina nacio."
Doje, membro de la Inĝenieria
Akademio de Ĉinio kaj estro de la Tibeta Buroo de Ekspluatado
de Mino, diris: "Efektive, ni antaŭ ĉio konsideris la
ekologian protektadon dum la konstruado de la Qinghai-Tibeta
Fervojo kaj ekspluatado de tibetaj minoj. Sed oni resumis
la pasintajn labor-metodojn kaj elmetis la koncepton de ekologia
civilizacio, tio estas la unuafoja."
Efektive, en la mezo de
la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento, oni tuŝis ekologian civilizacion.
En 1999, vicĉefministro Wen Jiabao diris: "La 21-a jarcento
estos jarcento de ekologia civilizacio." Sed pro diversaj
kialoj oni ne efektivigis multajn rimedojn por protekti medion.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|