La enspeza distribuado
strikte koncernas la interesojn de la popolo. La raporto de
la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio
(KPĈ) prenas enspezan distribuadon kiel unu el la 6 problemoj
pri la popola vivo, kaj mencias: "Oni devas bone trakti
la interrilatojn de efiko kaj justeco de la unuafoja kaj la
duafoja distribuado de riĉaĵoj, kaj en la duafoja distribuado
oni devas pli multe konsideri justecon."
La politiko pri la enspeza
distribuado ĉiam estas grava enhavo de la tutlandaj kongresoj
de KPĈ post pordo-malfermo kaj reformado de Ĉinio. Antaŭe,
la ĉefaj principoj de la enspeza distribuado estas: en la
unuafoja distribuado oni pli multe konsideras efikecon, kaj
en la duafoja, la justecon.
Specialistoj en kaj ekster
la kompartio montris, ke la reformado pri koncepto de la enspeza
distribuado celas regi la pli kaj pli grandiĝantan distancon
inter riĉeco kaj malriĉeco.
Wu Zhongmin, profesoro
de la Centra Partia Lernejo de KPĈ, diris, ke en la komenco
de pordo-malfermo kaj reformado, por forlasi egalismon sub
plana ekonomio kaj kuraĝigi partajn homojn riĉiĝi la unuaj,
estis necese emfazi, ke "efiko estas la unua, justeco
estas konsiderata". Sed dum disvolvo de merkata ekonomio,
troa strebo al efiko kaj ingnorado al justeco kaŭzas grandiĝon
de distanco de enspezo.
Li montris, ke la emfazo
de KPĈ pri justeco dum la unuafoja distribuado signifas ke
la popolo akiros ne nur interesojn en la duafoja distribuado,
sed ankaŭ garantiatan rajton en la unuafoja distribuado. "Unuiĝo
de efiko kaj justeco dum la enspeza distribuado favoras al
altiĝo de kontribuo de konsumado dum ekonomia kresko por realigi
disvolvon bonan kaj rapidan."
La raporto de la kongreso
montras, ke ĝis 2020 fundamente formiĝos strukturo de justa
kaj orda distribuado de enspezo, kaj la meze enspezantaj homoj
konsistigos plimultan parton de la homoj kaj fundamente malaperos
absoluta malriĉeco.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|