La 8-an de oktobro oficiale
ekfunkciis la Informo-centro de la 17-a Tutlanda Kongreso
de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).
La informo-centro konsistas
el 7 partoj kun lanĉitaj foto-serva kaj dissendo-serva ĉambroj.
Ĝi respondecas pri licencado
de eksterlandaj ĵurnalistoj je intervjuo rilate al la kongreso,
pri publikigo de novaĵ-anonco kaj pri organizo de gazetaraj
konferencoj. Ĝis nun 1033 raportistoj el 258 amaskomunikiloj
de 42 landoj kaj regionoj sin anoncis por raportado pri la
kongreso, kaj inter ili estas 342 ĵurnalistoj el Hongkong,
Makao kaj Taiwan-provinco.
Kelkaj el la servoj de la
informo-centro estas lanĉitaj unuafoje: oni unuafoje malfermis
la retejon de la kongreso (www.cpcnews.cn ) por prezenti al
ĵurnalistoj riĉajn kaj aŭtentikajn dokumentojn kaj koncernajn
raportojn pri ĉiuj tutlandaj kongresoj de KPĈ; oni senpage
prezentos plej novajn fotojn de la Xinhua-a Novaĵ-agentejo
pri la kongreso kaj programan signalon de la Centra Televizia
Stacio de Ĉinio, la Centra Popola Radio kaj la Ĉina Radio
Internacia; la ĵurnalistoj povas senpage uzi interreton.
Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon! |