La 15-an de oktobro la
17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ)
inaŭguriĝis en la Popola Halo de Pekino. Al la kongreso ĉeestas
pli ol 2 200 reprezentantoj demokratie elektitaj el pli ol
70 milionoj da membroj de KPĈ, kaj Hu Jintao, ĝenerala sekretario
de la Centra Komitato de KPĈ faris raporton en la nomo de
la lasta Centra Komitato de la partio. La inaŭguron prezidis
Wu Bangguo, membro de la Konstanta Komitato de la Politika
Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, kaj ĉeestis la ĉefaj gvidantoj
de la partio.
Ekde 1977 la kongreso okazas
en ĉiu kvina jaro kaj la ĉi-foja daŭros 7 tagojn.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|