Okazis la prepara kunveno kaj kunveno de prezidantaro de la Tutlanda Kongreso de KPĈ

Posttagmeze de la 14-a de oktobro okazis en la Popola Halo de Pekino la prepara kunveno de la Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Ĝin prezidis Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ.

La kunveno aprobis per manlevo nomliston de membroj de la Ekzamena Komisiono de Kvalifikiteco de Reprezentantoj, nomliston de membroj de la prezidantaro de la kongreso, nomliston de ĝenerala sekretario de la kongreso, la konsiston de la kongresa sekretariejo kaj ties taskon, la tagordon de la kongreso, kaj aprobis, ke Zeng Qinghong estu la ĝenerala sekretario de la kongreso.

Post la prepara kunveno okazis la unua kunveno de prezidantaro de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. Oni unue aprobis nomliston de membroj de la Konstanta Komitato de Prezidantaro konsistantan el Hu Jintao kaj aliaj sume 36 homoj.

Poste la kunveno aprobis sub prezido de Hu Jintao la nomliston de vicĝeneralaj sekretarioj; raporton pri ekzameno de kvalifikiteco de reprezentantoj faritan de la ekzamena komisiono de la kongreso; la manieron de elektado de la 17-a kongreso (projekto); akcepton de alesto de nereprezentantoj kaj gastoj al la kongreso; la tagordon de la kongreso.

Laŭ la tagordo, la kongreso inaŭguriĝis matene de la 15-a kaj fermiĝos matene de la 21-a de oktobro.

 

 

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

 

Raportoj