La
15-an de oktobro, inaŭguriĝis en Pekino la 17-a Tutlanda Kongreso
de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kaj Hu Jintao diris
en sia raporto, ke Ĉinio sendevie iros la vojon de paca disvolviĝo.
Hu Jintao diris, ke kune
ĝui ŝancon de disvolvo, kune trakti ĉiujn defiojn kaj antaŭenpuŝi
pacon kaj disvolvon de la homaro, tio koncernas la bazajn
interesojn de ĉiuj popoloj kaj ankaŭ estas ilia komuna deziro.
Ni opinias, ke ĉiuj popoloj devas klopodi por akceli konstruadon
de harmonia mondo kun daŭra paco kaj komuna prospero. Pro
tio oni devas sekvi la celaĵojn kaj principojn de la Ĉarto
de UN, observi la internaciajn leĝojn kaj komune aprobitajn
kriteriojn de internaciaj rilatoj kaj disvolvi demokratian,
harmonian, kunlaboran kaj reciprok-utilan spiritojn en internaciaj
rilatoj. En politiko, oni devas respekti unu alian kaj egalrajte
diskuti por kune akceli demokratiiĝon de la internaciaj rilatoj;
en ekonomio, oni devas kunlabori kaj utiligi unu alies superecon
por kune puŝi tutglobiĝon al ekvilibro, ĝenerala gajno kaj
reciproka utilo; en kulturo, oni devas lerni unu de alia,
trovi komunaĵojn kaj rezervi diferencon, respekti la diversecon
de la mondo por kune prosperigi kaj progresigi la homan civilizon;
en sekureco, oni devas fidi unu alian kaj intensigi kunlaboron,
kaj solvi internaciajn problemojn per paca maniero anstataŭ
milita maniero por konservi la mondan stabilecon kaj pacon;
en protektado de medio, oni devas helpi unu alian kaj kune
klopodi por protekti nian hejmo-terglobon.
Hu Jintao montris, ke la
ĉina registaro kaj popolo, gvidate de la standardo de paco,
disvolvo kaj kunlaboro, praktikos sendependan pacan diplomatian
politikon, protektos la ŝtatan suverenecon, sekurecon kaj
disvolvan intereson, kaj sekvos la diplomatian politikon konservi
la mondan pacon kaj akceli kunan disvolvon.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|