La 15-an de oktobro inaŭguriĝis en Pekino la 17-a Tutlanda
Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj Hu Jintao, ĝia
ĝenerala sekretario, serioze montris en sia raporto, ke nun
la secesia forto de Taiwan intensigas agadon por apartigi
Taiwan-provincon disde la patrolando, tio serioze damaĝas
la pacan disvolvon de la interrilatoj de ambaŭ bordoj de Taiwan-Markolo.
La popolo de ambaŭ bordoj devas kune oponi kaj subigi la secesian
agadon de la secesia forto de Taiwan. La ŝtata suvereneco
kaj teritoria integreco de Ĉinio estas nesplitigeblaj. Ĉiu
ajn problemo koncernanta la ŝtatan suverenecon kaj teritorian
integrecon devas esti decidita de la tuta ĉina popolo inkluzive
de la Taiwan-a popolo. Ni plej sincere kaj ĉiamaniere klopodos
por efektivigi la pacan reunuiĝon de ambaŭ bordoj kaj absolute
malpermesas deapartiĝon de Taiwan disde la patrolando per
ajna preteksto kaj ajna maniero.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|