Kuba ambasadoro al Ĉinio opinias, ke la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ malfermos novan paĝon de la ĉina konstruado

Intervjuate de raportisto pri la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), Carlos Miguel Pereira, kuba ambasadoro al Ĉinio, diris: "Ĉinio kaj Kubo estas socialismaj landoj, kaj kongreso de kompartio estas grava afero por la du landoj. Mi opinias, ke la okazo de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ malfermos novan paĝon de la ĉina konstruado."

Tiu juna ambasadoro diris ankaŭ: "Laŭ mia opinio, la 'scienca vidpunkto de disvolviĝo' elmetita de Hu Jintao signifas harmonian kaj ĉiuflankan disvolvon, ne nur ekonomian disvolvon, sed ankaŭ disvolvon en socio, politiko, kulturo, ktp. Ĉar neniu kampo povas esti metita en la dua periodo por disvolvo."

"Ni atentas tiun vidpunkton ankaŭ pro tio, ke ĝi postulas redukti distancon inter riĉeco kaj malriĉeco. Mi laŭdas la ĉinan registaron pro ĝia disvastigo de medicina asekureco kaj ĝia sinteno pri seriozaj sociaj problemoj inkluzive de medio-protektado, konsumado de fueloj kaj korupteco."

Carlos diris: "Kubo samopinias pri la teorio de 'konstruado de harmonia socio' elmetita de KPĈ. Nia prezidanto Fidel Castro konsideris harmonian disvolvon de Kubo. En multaj artikoloj li menciis, ke oni devas redukti la neharmoniajn kaj neekvilibrajn faktorojn kaj solvi problemojn strikte koncernantajn la popolajn interesojn."

Li emfazis, ke Ĉinio jam eniris ŝlosilan periodon de disvolvo, kaj la tuta mondo precipe la evoluantaj landoj zorgas pri Ĉinio, ĉar ili povas tiri lecionon el la disvolvo de Ĉinio.

Carlos diris fine: "Kubo zorgas pri Ĉinio kaj ankaŭ Ĉinio zorgas pri Kubo, ni estas amikoj, fratoj kaj kompanoj."

 

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

 

Raportoj