Depost la 16-a Kongreso
de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazinta en septembro
de 2002, serio da politikoj kaj rimedoj por akcenti, garantii
kaj bonigi la popolan vivon estis enskribitaj en dokumentojn
de KPĈ kaj la ĉina registaro, kaj diskonigitaj tra la tuta
Ĉinio.
Bonigi la popolan vivon
estas bazo de konstruado de socialisma harmonia socio. La
25-an de junio de la kuranta jaro Hu Jintao, ĝenerala sekretario
de la Centra Komitato de KPĈ, diris en la Centra Partia Lernejo
de KPĈ, ke oni devas preni solvon de la plej rektaj kaj plej
konkretaj problemoj plej zorgataj de popolanoj kiel la centron,
por ke pli multe da fruktoj de la progreso de ekonomio estu
ĝuataj de la popolo.
Pro tio, oni devas unuece
aranĝi ekonomian kaj socian disvolvadon de la urboj kaj kamparo,
raciigi la distribuan sistemon de enspezo de la popolo kaj
solvi diversajn problemojn de la popolo.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|