Estis oktobro kaj oni povis
vidi orflavajn maizojn kaj maturiĝintajn sojfabajn guŝojn
en la kampoj de Jilin-provinco en nordorienta Ĉinio.
Mi intervjuis kamparanon
Jin Yaoxing laborantan en kampo. Li diris al mi kun ĝojo:
"Mi rikoltos maizon kaj mi devas ordigi por vakigi la
korton."
Enirinte la domon de Jin,
mi tuj vidis foton de Jin kaj lia edzino en geedziĝaj vestoj.
En la foto la bela edzino tenas en sia brako la brakon de
la edzo. "Post kosmetiko ankaŭ ni kamparanoj estas belaj."
La diro de 50-jara Jin ridigis ĉiujn. En la lasta jaro, okaze
de la 28-a datreveno de sia geedziĝo, Jin kaj lia edzino iris
al fotejo en gubernio por havi geedziĝan foton, kiun ili deziris
jam delonge.
Kiam Jin edziĝis, li havis
nur duonkonduktantan radioaparaton. Iom post iom, la vivo
pli kaj pli boniĝis, sed ili ankoraŭ ne havis sufiĉan monon
por konsumi. Sed en la lastaj jaroj, okazis grandaj ŝanĝoj,
ĉar la politikoj favoraj al la kamparanoj alportis al ili
praktikajn utilojn: de 2004, Jin ricevis ĉiujare pli ol 1200
juanojn (ĉ. 10 juanoj = 1 eŭro) kiel subvencion de la registaro
por grenproduktado, produkta materialo, uzo de bona speco
kaj aĉeto de agrikultura maŝino. Nun li ne estas plu maltrankviliĝas
en aĉeto de kemisterko kaj bonspeca semo, kaj la produktokvanto
de greno multe altiĝis. Poste, la registaro nuligis la agrikulturan
imposton kaj ĉiamaniere klopodis por riĉigi la kamparanojn.
La neta enspezo de la familio de Jin antaŭ 5 jaroj estis 10
mil juanoj, sed nun 40 mil.
Estro de tiu gubernio diris,
ke en la pasintaj 5 jaroj, la gubernia registaro subvenciis
kamparanojn per 770 milionoj da juanoj. La totala produktokvanto
de greno kaj pokapa enspezo de kamparanoj respektive altiĝis
je 3% kaj 31%, kompare kun tiuj antaŭ 5 jaroj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|