Krepuskiĝas kaj lumiĝas
domo de paŝtisto Bi Ligong sur la stepo Dong Ujimqin, Xilin
Gol, Interna Mongolio. Post tuttaga laboro Bi kaj liaj familianoj
rigardas televidon, manĝante glaciaĵon. Ili sentas sin feliĉaj.
Pro vasta utiligo de vento
kaj aliaj novaj resursoj en Interna Mongolio, paŝtistoj kaj
kamparanoj en profunda stepo kaj malproksimaj regionoj eliras
el montaro, dezerto kaj stepo, el fermiteco, per ekrano kaj
elektro.
50-jara Bi kaj liaj familianoj
loĝas sur herbejo kun areo de 9 mil muoj (15 muoj = 1 hektaro).
Jam de la infaneco Bi loĝas sur la vasta herbejo. Li diris:
"Antaŭe ni uzis kandelon, kaj poste kerosenan lampon.
Por ŝpari fuelon, ni malofte lumigis la domon."
Bi klare memoras tiujn
tagojn. "Ĉar tiam ni uzis kerosenan lampon, ellitiĝinte
en la sekvanta mateno, mi trovis, ke mia nazo estis malpurigita
de fumo." Li forte esperis, ke li povos uzi elektran
lampon.
En la 80-aj jaroj de la
pasinta jarcento Interna Mongolio disvolvis novajn resursojn
por bonigi la vivon de paŝtistoj, kaj faris politikon, ke
entrepreno de nove kreitaj produktaĵoj okupu malgrandan spacon
ĉefe por vivo, kaj la produktaĵoj estis finance subtenataj
de la ŝtato. En la hejmo de Bi funkciis vent-energia generatoro
kun 50 vattoj, kiu laboras kiel helico sur aviadilo. La eta
maŝino heligis la domon kaj koron de Bi.
Parolante pri la "malgranda
elektrejo", Bi vigliĝis. "Ĝi ne nur kontentigis
nian postulon pri lumigo, sed ankaŭ ebligis al ni rigardi
televidon," Bi diris. Li ankaŭ ĉeestis kurson por lerni
kiel funkciigi kaj ripari la aparaton. Poste li aĉetis koloran
televidilon kaj lavmaŝinon, kaj la generatoro ne povis liveri
sufiĉe da elektro al pluraj aparatoj, do iuj el ili fariĝis
"ornamaĵoj". Funkciigi la aparatojn fariĝis lia
sonĝo.
Bi memoras, ke en 1998
la familio ekuzis generatoron interkompletigantan ventan kaj
sunan energiojn. La maŝino kontentigis ĉiujn liajn postulojn.
 Por
plibonigi la vivon de paŝtistoj, en 2003 la registaro instalis
en la hejmo de Bi fotovoltan generatoran sistemon importitan
el Hispanio. "Nun ĉio estas en ordo. Ni povas uzi pli
da elektroaparatoj, ekzemple elektra marmito, fridujo kaj
sonaparatoj." Neparolema Bi ĝojiĝis: "Bonege! Bonege!
Nia vivo pli kaj pli interesiĝas. Ni povas vivi kiel urbanoj."
En 2005 en la hejmo de
Bi instaliĝis interkompletiga vent-suna generatora sistemo
kun mil vattoj. Li ekuzis komputilon, pri kiu li neniam pensis.
De vent-energia generatoro
kun 50 vattoj al interkompletiga vent-suna generatora sistemo
kun 360 vattoj, de fotovolta generatora sistemo kun 600 vattoj
al interkompletiga vent-suna generatora sistemo kun mil vattoj,
la "elektro" de Bi pli kaj pli akumuliĝis. Elektro
donas infinitan forton al lia vivo.
Materialo:
En Ĉinio rapide disvolviĝas
regeneraj resursoj. Laŭ la disvolva celo, en 2010 konvertitaj
resursoj kiel akvo, vento, suno kaj bioresursoj rafinitaj
per moderna teknologio egalos 270 milionojn da norma karbo
kaj kontentigos postulon pri energio je 10%.
Jam kvar milionoj da malgrandaj
vent-generatoroj instaliĝis en la hejmoj de paŝtistoj en Interna
Mongolio, tamen pli ol 50 mil familioj ankoraŭ lumigas sian
domon per olea lampo. Ilia problemo estos solvita ne longe
poste per teknologio pri vent- aŭ fotovolta generatoro.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|