La 18-an de oktobro Zhu
Zhixin, vicministro de la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj
Reformado de Ĉinio, diris en gazetara konferenco okazigita
de la Informa Centro de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ,
ke la tendenco de pliiĝanta diferenco de la enspezoj de urbanoj
kaj kamparanoj jam estas alte atentata de la ĉina registaro,
kiu alprenas serion da rimedoj por solvi la distribuan problemon.
Laŭ konigo, la pokapa disponebla
enspezo de urbanoj en 2006 superis 11700 juanojn kaj, ekskluzive
de prezara faktoro, kreskis je 9.2% ĉiujare en la pasintaj
kvar jaroj, dum la pokapa neta enspezo de kamparanoj superis
35 mil juanojn kun jara kresko je 6.2%.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|