En la pasintaj kvin jaroj,
de forigo de agrikultura imposto al subvencio por grenkulturado;
de praktikado de deviga edukado al senpaga lernado por studentoj
de normalaj lernejoj; de disvastigo de kampara koopera kuracado
al garantio pri minimuma vivnivelo en la kamparo... la centra
registaro praktikis serion da politikoj por ekvilibrigi disvolviĝon
de la urboj kaj la kamparo, tiel la ĉina kamparo historie
ŝanĝiĝis.
Reprezentanto Xu Shaohua,
kompartia sekretario de urbo Zhanjiang, Guangdong-provinco,
diris, ke la "integriĝo" estas ŝlosila vorto en
la raporto de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ pri ekonomia
disvolviĝo en la kamparo. Tio signifas integriĝon ne nur en
reguligo kaj disvolvado, sed ankaŭ en publikaj servoj. Urbanoj
ĝuas socian garantion, kamparanoj estos inkluditaj tiuflanke.
Akceli konstruadon de la
soci-garantia sistemo, tiu de publika higieno, tiu de kuraca
servo, tiu de kuraca garantio kaj tiu de medikamenta liverado,
egala enoficigo por urbanoj kaj kamparanoj kaj aliaj favore
al 900 milionoj da kamparanoj estas praktikaj rimedoj proponitaj
en la raporto de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|