 Okaze de la 17-a Tutlanda
Kongreso de KPĈ, Huang Jing, supera erudito de Instituto Brookings,
diris al raportisto, ke la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ profunde
influos disvolviĝon de Ĉinio en tri flankoj.
"Antaŭvideble, la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ difinos
novan orienton por evoluo de Ĉinio." Huang konsideris,
ke koncepto pri scienca disvolvado kaj strategia disvolva
notico pri harmonia socio enskribiĝos en partian statuton
kiel orientilo de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj la kongreso
difinos novan orienton de disvolva programo en la venonta
certa periodo laŭ la ĝenerala programo de disvolvado. Pro
tio, serion da konkretaj kompletigaj politikoj eble ellaboros
la sesioj de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco
(ĈPPIK) kaj la Tutlanda Popola Kongreso.
La nova orientilo kaj kompletigaj
politikoj kaŭzos kvar ŝanĝiĝojn en la ekonomi-disvolva strategio
de Ĉinio, nome la gravito de disvolvado turniĝos de kvanto
al kvalito; la gravito de ekonomia disvolvado turniĝos de
la urboj kaj ĉemaraj regionoj al la kamparo kaj landinterno;
la gravito de socia laboro turniĝos de kreado de riĉaĵo al
distribuado de riĉaĵo; produkta modo turniĝos de krud-materiala
kaj prilabora al malalt-konsuma, energio-ŝpara, kaj memstare
ekspluatanta.
Lia dua antaŭvido koncernas
sistemon de transigo de plej supera povo de KPĈ. La 17-a Tutlanda
Kongreso havos epokfaran signifon. Serio da informoj manifestas,
ke la plej supera instanco fortigis bazon por la venonta gvidantaro,
nome kolektiva gvidado, demokratia partopreno, agado laŭ proceso
kaj kolektiva transigo de povo fariĝos sistemo de KPĈ. Tio
signifas, ke post esplorado kaj praktikado de dekoj da jaroj,
KPĈ ja kreis proceson de transigo de supera povo kaj faris
tion sistemo. Tio kreos pli stabilan, pli racian kaj daŭrigeblan
sistemon por transigo de povo de gvidantoj, kaj estos tre
grava por konservi politikan stabilecon kaj longdaŭrecon de
politiko.
Parolante pri la historia
pozicio de la kongreso, Huang opiniis, ke tio dependos de
tio, ĉu la orientilo kaj politikoj faritaj de la 17-a Tutlanda
Kongreso venkos tri defiojn. Unue, oni devas garantii justecon
en la proceso de daŭrigebla ekonomia disvolvado kaj konstruado
de harmonia socio; due, Ĉinio alfrontos malfacilan rekonstruon
de ekonomia strukturo; trie, estas necese pli elastigi kaj
travidebligi la procezon de ellaborado de politiko.
Huang diris, ke se la gvidantaro
bone traktos kaj venkos la tri defiojn post la kongreso, estas
kredeble, ke Ĉinio disvolviĝos pli stabile kaj sane kaj rolos
kiel respondeca granda lando.
Materialo:
Huang Jing diplomiĝis el
Sichuan-universitato kaj Fudan-universitato de Ĉinio. Li akiris
la titolon de politika doktoro de Universitato Harvard, kaj
estas grava membro de la Centro por Studi la Ĉinan Politikon
de Instituto Brookings. En la pasintaj jaroj la instituto
investis grandan sumon de kapitalo kaj personoj al studado
pri Ĉinio, kaj establis la Centron por Studi la Ĉinan Politikon,
por ke Usono ĝuste kaj amplekse komprenu ĉion okazantan en
Ĉinio.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|