La 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, atentata de la tuta mondo, estos mejloŝtono en la ĉina historio (I)

Antaǔvespere de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, gravaj politikistoj, fakuloj pri internaciaj aferoj kaj amikoj de iuj landoj admiris la gravan ŝanĝiĝon de Ĉinio en la lastaj jaroj surbaze de sia propra sperto. De diversaj starpunktoj ili divenis la gravan influon de la kongreso sur la disvolviĝon de Ĉinio en la estonteco.

Rapida kaj harmonia disvolviĝo de la ĉinaj ekonomio kaj socio

S-ro Takeshi Noda, japana parlamentano kaj prezidanto de la Japana-Ĉina Asocio, kiu plurfoje oficis sur grava posteno en la japana registaro, diris, ke ĉiujare li vizitis Ĉinion almenaǔ du-foje kaj ĉiu-foje li sentis ĝiajn gravajn ŝanĝiĝojn. Tio estas ne nur pliiĝo de la domegoj, sed ankaǔ leviĝo de la popola vivo kaj firmiĝo de la memfido de la ĉina popolo. Li ekzemplis, ke antaǔ nelonge Japanio eksportis al Ĉinio tunojn da altpreza rizo, kiu forvendiĝis en mallonga tempo. Pro transporta kosto k.a. en Ĉinio la rizo vendiĝis je pli alta prezo ol en Japanio, malgaǔ tio ĝi estis tre ŝatata de ĉinaj konsumantoj, kio estis neimagebla antaǔ dek jaroj. Nemalmultaj japanaj komercistoj opiniis, ke granda debito sur la ĉina merkato estas kondiĉita per malalta prezo, sed nun ili konkure eksportas plej bonajn varojn al Ĉinio. Li diris, ke la rapida ekonomia disvolviĝo faris Ĉinion granda lando en la vera senco de tiu ĉi vorto.

Eksĉefministro de Francio, prezidanto de la rezolucia komitato de la Unio de la Popola Movado de la reganta partio kaj senatano Jean-Pierre Raffarin diris, ke la ĉina ekonomio disvolviĝas tre rapide kaj rapida progreso estis atingita ankaǔ en aliaj kampoj. Li profetis, ke en la unua duono de la nuna jarcento Ĉinio fariĝos pli grava lando en la mondo.

Pusic, doktoro kaj profesoro de filozofio, Universitato de Beogrado, diris, ke en la lastaj dekkelkaj jaroj la ĉina ekonomio disvolviĝis admirinde, ne nur eksterlandanoj, sed ankaǔ ĉinoj sentis la troan rapidecon. Li emfazis, ke la ĉina registaro tiel rapide disvolvis sian landon surbaze de grandega loĝantaro, kio estas nekomparebla por aliaj landoj en la mondo.

 

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!