La 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, atentata de la tuta mondo, estos mejloŝtono en la ĉina historio (II)

Admiro pri rapida progreso de okcidenta Ĉinio

S-ro Ashfaq Mahsud, sekretario pri ŝtataj aferoj de la Junula Departemento de Pakistano, kiu antaǔ nelonge finis sian viziton al Ĉinio, estis surprizita de la rapida disvolviĝo de la okcidenta parto de Ĉinio. Li diris al ĵurnalisto, ke li jam dekfoje vizitis Ĉinion kaj ĉiufoje havis novan impreson pri ĝi. Li diris, ke ĉie en Ĉinio vidiĝas prospero, nun ĉiuj nacioj vivas en unuiĝo kaj harmonio kaj la ekonomia diferenco inter malsamaj lokoj pli kaj pli reduktiĝas.

Li vizitis la urbon Lanzhou, Gansu-provinco. Kun profunda sento li diris, ke la provinco situas en la landinterno de Ĉinio. Antaǔe li opiniis, ke ekonomie ĝi estas postiĝinta kompare kun Pakistano, sed ĝin vizitinte, li estis surprizita. En la pasintaj 5 jaroj aperis ekspresaj vojoj antaǔurbe de Lanzhou, la stratoj estas en bona ordo kaj ĉie estas magazenoj kun abundo da varoj. Li diris, ke la granda konstruado malaperigis la tradician ekonomian postiĝintecon de tiu loko kaj oni ofte eĉ kun envio rigardas la tiean islamanan vivon.

Pusic, doktoro kaj profesoro de filozofio de Universitato de Beogrado, diris, ke en la pasintaj jaroj la ĉina registaro donis grandan atenton al kulturo, edukado kaj mediprotektado, plurfoje pliigis asignon al tiuj aferoj. Li opinias, ke, ĝeneral-dire, la disvolviĝa nivelo de iu ajna lando devas kongrui kun ties kultura disvolviĝo, ĉar kulturo kaj edukado estas fundamento de ĝia socia, politika kaj ekonomia progreso. Per sia propra praktiko Ĉinio montras, ke ĝi donis sufiĉan atenton al la harmonia disvolviĝo de la socio.

Scott, profesoro kaj veterana esploristo pri aziaj aferoj de la Kolegio de Fremdaj Aferoj, Georgetown-Universitato, Usono, admiris la rapidan kreskon de la ĉina ekonomio. Li diris: "De post ekpraktikado de la politiko pri reformado kaj pordmalfermo, la nacia ekonomio de Ĉinio impete disvolviĝas, ĝiaj sinteza ekonomia forto kaj internacia influo senĉese leviĝas kaj nun ĝi estas grava lando en la monda politiko kaj ekonomio. Ĉinio estas pli kaj pli multe atentata de la mondo." Li opinias, ke la ĉina registaro firme tenas la sloganojn pri humanismo kaj harmonia socio, kio montras, ke ĝi dediĉas grandan atenton al konstruado de la moderna civilizita socio por stabileco kaj harmonio de la tuta socio kaj daǔra ekonomia disvolviĝo.


 

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!