La 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, atentata de la tuta mondo, estos mejloŝtono en la ĉina historio (III)

Eŭropo turnas sian rigardon al Ĉinio

Antaǔvespere de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, t.e. de la 4-a ĝis la 7-a de oktobro, okazis en 23 urboj de 8 eǔropaj landoj la Dua Ĉina-Eǔropa Forumo. Tio montras grandan atenton de eǔropaj landoj al Ĉinio.

La Instituto de Moderna Ĉinio, Bruselo, estis unu el la organizantoj de la forumo. Intervjuate, ĝia direktoro s-ro Gustaaf Geeraerts diris al raportisto, ke li plurfoje lekciis en Ĉinio kaj ĉiufoje ne povis sin deteni de admirado pri ĝia rapida progreso kaj la gastamo de la ĉina popolo sentigis lin kiel hejme.

Rememore pri sia unuafoja prelego en Nankai-Universitato antaǔ 10 jaroj, li diris kun profunda sento: "Jam tiam mi sentis, ke Ĉinio deziras esti monda potenco, sed neniel mi povis imagi al mi, ke ĝi disvolviĝis tiel rapide."

S-ro Geeraerts diris, ke la disvolviĝo de Ĉinio, lando kun vasta teritorio kaj granda loĝantaro, estas multe priparolata de la tuta mondo. Ekde la 16-a Tutlanda kongreso de KPĈ, Ĉinio dediĉis grandan atenton al daǔrigebla disvolviĝo, harmoniiĝo kaj solvo de la problemoj kaǔzitaj de ĝia rapida disvolviĝo. Tio montras, ke Ĉinio estas sobra pri si mem.

De Gucht, belga ministro de eksteraj aferoj, kiu ĉeestis la Ĉina-Eŭropan Forumon, diris, ke la rapida disvolviĝo de Ĉinio alportis al la mondo senprecedencan ŝancon, sed ne minacon. Jam en la historio Ĉinio estis unu el la plej riĉaj kaj civilizitaj landoj de la mondo kaj en la estonteco oni trovos, ke ĝi reprenos sian originan lokon.


 

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!