La popolo ĝuu fruktojn de disvolvado (III)

Subtenu kaj favoru kamparanojn

Komence de la reformado kaj pordomalfermo ekde 1978, la politiko de familia respondeca laŭkontrakta produktado praktikata en la kamparo estis rigardata kiel la unuafoja "strategia progreso" por trakti aferojn pri agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj. Depost la 16-a kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazinta novembre de 2002, sistema reformado de la politiko pri konstruado de nova kamparo, industrio kompensanta kamparon kaj urboj helpantaj kamparon estas refoja "strategia progreso".

En la unuaj jaroj ekde 1949 centmilionoj da kamparanoj faris historian kontribuon kaj akumulis kapitalon de biliardoj da juanoj por industriiĝo kaj urbiĝo de la ŝtato. Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, diris en la kvara sesio de la 16-a Centra Komitato de KPĈ okazinta en Pekino septembre de 2004, ke por la unuaperioda industriiĝo en ĉiuj landoj estas la kamparo, kiu kontribuas al disvolviĝo de industrio kaj urboj, kaj kiam industrio estas en glata disvolvado, ĝi rekompencas siavice la agrikulturon kaj la urboj subtenas la kamparon. Tio estas du ĝeneralaj tendencoj.

La du tendencoj signifas gravan alĝustigon de la politiko de KPĈ pri la agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj. Post publikigo de kvar dokumentoj ĉiu kun n-ro 1 post la 16-a kongreso de KPĈ, maturiĝis iom post iom la politiko favora al la agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj, de enspeza kresko de la kamparanoj al intensigo de sinteza produktado de agrikulturo, de konstruado de nova socialisma kamparo al disvolvado de moderna industrio.

 

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!