Sen bona ekologia kondiĉo
la homoj ne povas havi bonan ĝuon en materio, politiko kaj
spirito.
Sen ekologia sekureco,
la homaro falus en neevieblan danĝeron de ekzisto.
La raporto de la 17-a Tutlanda
Kongreso de KPĈ elmetis konstruon de ekologia civilizacio
por baze formi industrian strukturon, kreskigan manieron kaj
konsuman modelon karakterizitan per energioŝparo kaj medioprotekto.
Reprezentanto Sun Chongren
de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ el la Liaohe-a Oleokampo
diris, ke konstruo de ekologia civilizacio estas grava problemo
zorgata de la tuta lando. Kiel fuela bazo, la Liaohe-a Oleokampo
devas havi pli profundan konon pri la problemo.
“Dank' al efikaj rimedoj
kontraŭ poluo, nia ĉielo fariĝas blua, nuboj blankaj kaj riveroj
klaraj,” diris reprezentanto Ling Jiefang. "Kredeble
estas, ke konstruado de ekologia civilizacio elmetita de la
17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ faros nian ĉielon pli blua kaj
akvon pli pura."
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|