Disvolvi socialisman demokratian
politikon estas senŝanĝa celo de la Komunista Partio de Ĉinio.
La raporto de la 17-a Tutlanda
Kongreso de KPĈ eksplikis per multaj paragrafoj, ke Ĉinio
senŝanceliĝe disvolvos socialisman demokratian politikon,
kaj elmetis konkretajn rimedojn “plivastigi popolan demokration
por garantii mastrecon de la popolo”, “disvolvi bazan demokration
por garantii al la popolo ĝui pli multajn kaj pli praktikajn
demokratiajn rajtojn”.
Reprezentanto Yu Kongfeng
de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ el Heilongjiang-provinco
diris, ke la raporto faris aranĝon kaj elmetis rimedojn por
akceli demokratian politikon. La propono elekti reprezentantojn
de la popola kongreso de la urboj kaj la kamparo laŭ proporcio
de la respektivaj nombroj de loĝantoj konformas al la deziro
de la ĉinaj kamparanoj.
Reprezentanto Fu Xiaoqiu
diris: “Senŝanceliĝe disvolvi socialisman demokratian politikon
estas nenio alia ol roligi la popolon mastro de la ŝtato kaj
plejeble partoprenigi la popolon en politikaj aferoj por ke
la popolo uzu kaj protektu sian rajton en la ŝtata afero kaj
ludu pozitivan rolon en la konstruado kaj disvolvado de la
patrolando.”
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|