La raporto de la 17-a Tutlanda
Kongreso de KPĈ prenis “plivastigi socialisman demokration
por plibone garantii leĝan rajton de la popolo kaj justecon
de la socio” kiel unu el la kvin novaj postuloj por efektivigi
la celon ĉiuflanke konstrui bonstatan socion.
Sekve de rapida disvolviĝo
de la ĉina socio en ekonomio kaj senĉesa antaŭenpuŝo de la
reformado kaj malfermo, popolamasoj havas novan kaj pli altan
deziron pri socialisma demokratio. La raporto de la 17-a Tutlanda
Kongreso de KPĈ strikte konformas al la nova stato de senĉesa
altiĝo de la fervoro de la popolo por partopreni en politiko.
La nova postulo pliriĉigas kaj plikompletigas la celon ĉiuflanke
konstrui bonstatan socion.
La raporto bildigis la
ĉiuflankan bonstatan socion. Tiam Ĉinio fariĝos “lando kies
popolo ĝuas pli kompletan demokratian rajton kaj havas pli
altan nivelon de civilizacio kaj spiritan strebon”.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|