Aparta "donaco" de kamparano

Zhu Jianhua, kamparano el Jianli-gubernio, Hubei-provinco, transsendis apartan "donacon" al la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ.

De post 1993 Zhu kolektis cent fakturojn, kiuj notas historion de agrikultura imposto. Bona ŝanco turnis sin al kamparanoj ekde somero de 2002.

— ŝarĝo de kamparanoj reduktiĝis pli ol 20% en 2002;

— la registaro donis al ili subvencion de bonspecoj kaj greno en 2004;

— la ŝtato forigis imposton super agrikulturo, paŝtado kaj specialaj produktoj en 2006.

Sole en Jianli-gubernio la ŝarĝo de kamparanoj malgrandiĝis de 380 milionoj da juanoj en la plej malfacila tempo al 31 milionoj da juanoj lastjare. Tutlandaj kamparanoj malŝarĝiĝis je 120 miliardoj da juanoj jare. Inter 2004 kaj 2006 la pokapa enspezo de kamparanoj kreskis je 300 juanoj jare kun la plej alta rapideco post fondiĝo de la nova Ĉinio.

Same kiel aliaj, Zhu ŝanĝis sian sintenon de kampo-forlaso al aktiva gren-kulturado. Li sendis la fakturojn al la provinca registaro, esperante ke oni transdonos lian "donacon" al la kongresejo.

La "donaco" simbolas stabilan sintezan reformadon en la kamparo: forigo de la agrikultura imposto kaj lernopago de deviga edukado en la kamparo, vastigo de kampara kuraca asekuro, kaj rapida altiĝo de kamparana enspezo.

Kamparanoj antaŭenpuŝas reformadon en Ĉinio, kaj reformado de Ĉinio ne forgesas ilin. Ili estas ĝuantaj la fruktojn de reformado kaj pordo-malfermo enirante en riĉan socion.

 

 

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!