Frumatene de la 25-a de
septembro maljuna Li vivanta en urbeto de Hubei-provinco en
meza Ĉinio venis al oficejo de la Publiksekureca Buroo de
Wuhan, ĉefurbo de Hubei-provinco, por peti paspermeson en
Hongkong kaj Makao, ĉar li planis vojaĝi al Hongkong kaj Makao
dum la "ora feria semajno" okaze de la Nacia Tago.
Maljuna Li estas ordinara
kamparano kaj riĉiĝis pro kultivado de manĝebla fungo. Riĉiĝinte,
li tre volis viziti aliajn lokojn. En la "ora feria semajno"
de la lasta jaro, li vizitis Pekinon kune kun la familianoj.
Ĉi-jare, li volas viziti Hongkong por vidi flagohisan ceremonion
sur la Placo de Floro Baŭhinio.
Same kiel maljuna Li, ankaŭ
fraŭlino Lin laboranta en entrepreno elektis vojaĝon eksterlanden
dum la "ora feria semajno". Juna kaj moda fraŭlino
Lin vojaĝas preskaŭ ĉiujare eksterlanden, kaj la celloko en
la kuranta jaro estas 5 landoj en Eŭropo. "En ordinaraj
tagoj, mi estas laca pro laboro. Nun mi havas liberan tempon
kaj certe ĝuos ĝin bone. Se mi havas sufiĉe da mono, mi iros
al norda Afriko."
Tiuj ŝanĝoj surprizis eĉ
ilin mem, "Nun ni eliras el doganejo tiel facile kiel
el nia dompordo. Tion ni eĉ ne kuraĝis pensi antaŭ 10 jaroj."
"Antaŭ 10 jaroj, se
iu vizitis Singapuron, Malajzion kaj Tajlandon, tio cerke
vekis envion de amikoj. Sed nun, centoj da Wuhan-anoj sin
anoncis por turisma vojaĝo al Eŭropo kun kosto de 16 mil juanoj
(ĉ. 1600 eŭroj) por unu semajno," diris direktoro de
turisma servo en Hubei-provinco.
Laŭ statistiko, en 1998,
ĉ. 15 mil personoj de Wuhan vojaĝis al Hongkong kaj Makao
kaj al eksterlando kaj 2896 el ili al Hongkong kaj Makao;
sed en la unua duono de la kuranta jaro, ĉ. 35 mil personoj
de tiu urbo vojaĝis al aliaj landoj kaj pli ol 80 mil al Hongkong
kaj Makao. Tiuj, kiuj ŝatas vojaĝon, ankaŭ fondis sian klubon
kaj ofte organizis ekskurson al aliaj lokoj. Nun pli kaj pli
multaj riĉiĝintaj kamparanoj turismas eksterlande.
Laŭ tasko de la Monda Turisma
Organizo, la nombro de ĉinaj turistoj eksterlanden okupos
en 2020 la 4-an lokon en la mondo. Tiam, vojaĝo eksterlanden,
la luksao por ĉinoj en la pasinteco, fariĝos ordinara afero
en ilia vivo.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|