De
post la 16-a Kongreso de KPĈ, kiu okazis antaŭ kvin jaroj,
la ĉina registaro donis altan atenton al disvolviĝo de la
edukaj aferoj, faris multon por solvi la edukajn problemojn,
strikte ligitajn kun la propraj interesoj de la popolo. Koncerne
la devigan edukadon 99.3% de la lernojaraj geknaboj lernis
en lernejoj kaj 97% de la geknaboj de koncernaj jaroj vizitis
mezlernejojn en 2006. Tiujare sume 25 milionoj da homoj lernas
en altaj lernejoj.
Dank'
al praktiko de la nova sistemo pri garantio de la financa
elspezo, la deviga edukado en la ĉina kamparo estis komplete
kovrita de la publika financo. Surbaze de kompleta nuligo
de lernokotizo de kamparaj lernejoj, la ŝtato senpage liveras
lernolibrojn kaj subvencias la malriĉajn internulojn.
Por egala disvolviĝo de
la deviga edukado la ĉina registaro plurfoje pliigis financan
investon en la malriĉaj lokoj de la meza kaj okcidenta partoj
de Ĉinio. Ĝi praktikas la "Projekton pri deviga edukado
en la malriĉaj lokoj de la lando" kaj aliajn gravajn
rimedojn, kio multe plibonigis la edukajn kondiĉojn de tiuj
lokoj. La centra kaj lokaj registaroj asignis entute 11 miliardojn
da juanoj por la longdistanca edukado de la mezaj kaj elementaj
lernejoj en la ĉina kamparo, kiu kovros ĉiujn mezajn kaj elementajn
lernejojn en la meza kaj okcidenta partoj de Ĉinio fine de
2007 kaj akcelos la komunan ĝuadon de la fontoj de eminenta
edukado kaj levos la nivelojn de la kamparaj instruistoj kaj
ilian edukan kvaliton.
 Nun
la profesia edukado akiris grandan progreson. De 2005 ĝis
2010 la centra registaro asignos 10 miliardojn da juanoj por
fundamenta konstruado de la profesia edukado. Ĝis nun la centra
registaro jam asignis 3.8 miliardojn da juanoj por konstrui
763 bazojn de profesia edukado, 446 centrojn de tia edukado
en la gubernioj, 468 modelajn mezgradajn profesiajn lernejojn
kaj 28 modelajn altajn profesiajn lernejojn.
La ĉina registaro dediĉas
grandan atenton al subvencio de la malriĉaj lernejanoj. Ĝis
marto de 2007 3.06 milionoj da lernantoj sukcesis prunti el
la bankoj entute 26.6 miliardojn da juanoj por la lernado.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|